Ricardo's posts with tag: esperanto

What are tags? You can give your posts a "tag", which is like a keyword. Tags help you find content which has something in common. You can assign as many tags as you wish to each post.
View posts by people in your network with tag esperanto
ReviewReviewReviewReviewReviewĈu ŝi mortu tra-fike?Jan 24, '08 8:55 PM
for everyone
Category:Books
Genre: Romance
Author:Johán Balano (Claude Piron)
Ĉi-semajne, la esperantistoj de la tuta mondo perdis tre gravan majstron kaj verkiston: Claude Piron. Mortinta antaŭ du tagoj en la 22-a de januaro de 2008, Piron verkis en jardekoj 1970 kaj 1980 serion de romanoj kun pitoreskaj aspektoj: la ĉu-serion!

La ĉu-romanoj okazas en fantazia regiono de Eŭropo nomata Sanktavalo kun propra esperanto-dialekto. Por esti pli realisma, Piron publikigis siajn romanojn sub la nomo Johán Valano, speco de denaska sanktavala rakontanto kies nomo eĉ obeas la lokan dialekton.

Kiel en la aliaj romanoj, ludas rolon en ĉi tiu historio la geedzoj Jano kaj Ĝoja Karal, policisto kaj psikologino, laŭorde.

La kovrilo ne permesos, ke mi kaŝu la veran specon de ĉi tiu romano: ĝi estas erotika policromano ja. La historio temas pri juna futbalisto Ĝim Juga, kiu havas grandan problemon en sia vivo. Li kredas, ke neniam sukcesos amori kun virino sen vundi ŝin pro siaj fizikaj karakteroj: peniso 48-centimetroj-longa kaj 6-centimetroj-dika. Tia vivproblemo instigas lin serĉi Ĝojan por sin trakti psikologie.

Paralele al la amorila dramo de Ĝim, okazadas en Sanktavalo serio de murdoj de virinoj pro seksaj kialoj kiun Jano devas solvi. Ĉu Ĝim rilatas? Mistero: legu la libron kaj sciu.

Tre agrabla legaĵo kun tre elegante detalitaj seksoscenoj far la genio Claude Piron, kiu ja kaŭzos saŭdadon en siaj legantoj.

Legenda libro (evidente, se vi ne ŝokiĝas pro seksaj temoj)!

Kurizaĵo: Johán Valano iĝis Johán Balano ĉi-romane pro tio, ke Balano ankaŭ signifas glano.


Blog EntryLa sekreta reapero de "La Flavaj Mojosuloj"Jan 21, '08 11:40 AM
for everyone
Bone, vi probable sin demandas pri kio ĉi tiu frenezulo parolas en ĉi tiu blogaĵo. Mi ne subtenos la misteron dum longa tempo. Ĉi tio temas pri la reapero en YouTube de la esperantaj versioj de "La Sim psonoj"!!!

En septembro, Fox petis al Youtube, ke forigu ĉion pri Simps onoj (kaj aliaj serioj) de sia datumbanko. Ĉar miaj videoj havis referencojn pri "si mpson" kaj "simps ons", ne eblis eskapi. Nun, mi reenŝutas la dosierojn al la ttt-ejo sub alia nomo: "La flavaj mojosuloj".

"Sed kio diable signifas tiu nomo?" demandus vi al mi. Mojosa estas slangaĵo de junuloj kiuj pli kaj pli populariĝas en esperanta medio. Sciu pli pri 'mojosismo" en: http://eo.wikipedia.org/wiki/Mojosa

Do, mi lasas ĉi tie la ligilojn por la filmoj:

1F20 - La sekretoj de bona geedziĝo
http://www.youtube.com/watch?v=iBbWgAgY-qc (1/3)
http://www.youtube.com/watch?v=OSy72p9WgdY (2/3)
http://www.youtube.com/watch?v=VXuGSJ0YB8g (3/3)

2F12 - Homero, la pajaco
http://www.youtube.com/watch?v=t9XjMa7WgyM (1/3)
http://www.youtube.com/watch?v=3Idh6_5AA2M (2/3)
http://www.youtube.com/watch?v=ay45TvngAWw (3/3)

FILMO - Flavaj mojosuloj sur tegmento
http://www.youtube.com/watch?v=d31HEQDz_Fo

FILMO - Araneporko plafone
http://www.youtube.com/watch?v=5fYqeFey2O4

Ĝuu!

ReviewReviewReviewReviewReviewĈu li venis trakosme?Nov 25, '07 1:09 AM
for everyone
Category:Books
Genre: Romance
Author:Johán Valano (Claude Piron)
"Ĉu li venis trakosme?" estas parto de serio de polic-romanoj verkita de Claude Piron en jardeko 1970 kaj 1980.

Piron kreis imagan regonon (Sanktavalo) ie en Eŭropo kaj atribuis al la personoj certajn lokajn karakterojn tre kompetente.

La loĝantoj de Sanktavalo parolas interesan esperantan dialekton kun du rimarkeblaj karakteron: la ekzisto de kelkaj ekskluzivaj lokaj vortoj kaj forigo de lasta vokalo kelkfoje en substantivo kaj uzo de akuta supersigno super la nova lasta vokalo (mistero -> mistér). Iom aŭdaca ŝanĝo en la e-fundamento, sed interesa por la realismo de la historio.

Post tiuj informoj, eblas scii, ke Johán Valano estas loĝanto de tiu regiono.

En ĉi tiu romano, Rikardo Ospaci, fama ĵurnalisto de urbo Valĉefa, sin ĵetas en politikan karieron per partio iom kurioza, kiu bredas en la publiko la ideon pri baldaŭa kontakto de la homaro kun la eksterteranoj.

La tragika morto de Rik Ospaci kaŭzas en la polico, la spionaj kaj konstraŭspionaj agentejoj grandan scivolon pri la motivo de ties morto. Jano Karal, policdetektivo en Valĉefa, prenas al si la taskon solvi la kriman misteron kaj ricevas helpon de sia edzino Ĝoja, la psikologistino, kaj sia nevo Stefano, la studento.

Paralele, la leganto povas akompani aliajn personajn konfliktojn inter la roluloj.

Tre bona romano originale verkita en esperanto kiu allogas la leganton de la unua ĝis la lasta paĝo.


ddd
dThumbnaild
ddd
Revenis Lucas
Forestas Tati.
E-Kursoj edukas
kaj lernantoj ŝajnas ŝati.

Mi vin invitas halti dum momentoj
kaj rigardi la fotojn klakitajn
pri de la grupo la eventoj.
Ah! Kaj evitu lasi la dokumentojn forgesitajn!

ddd
dThumbnaild
ddd
Jen kelkaj fotoj de la dua kongreso de la ŝtato. Interese revidi kelkajn geamikojn. Bedaŭrinde, mi ne fotis ĉiujn ili ĉar mi ne multe uzis la fotilon tie.

Tamen, aperis fama mitologia estulo: S-ro Nej!!!

VideoAbertura do Pan 2007, vista do Pão de AçúcarJul 20, '07 10:52 PM
for everyone
Depois do Congresso Brasileiro de Esperanto no Rio, uma visita ao Pão de Açúcar e um belo espetáculo de fogos na abertura dos Jogos Panamericanos do Rio de Janeiro 2007.

---

Post la Brazila Kongreso de Esperanto en Rio, vizito al la pinto de Sukerpano kaj belega fajrartaĵa spektaklo dum la malferma ceremonio de la Tutamerikaj Ludoj de Rio de Janeiro 2007.


Import.flv (3.9 MB)

ddd
dThumbnaild
ddd
Tsukuru estas japana esperantisto kiu faras longan vojaĝon tra Brazilo en junio kaj julio de 2007. En la 17-a kaj 18-a de julio, li venis al Campinas.

ddd
dThumbnaild
ddd
Fotoj de la vojaĝo de Campinas ĝis Rio de Janeiro por la Brazila Kongreso de Esperanto

ddd
dThumbnaild
ddd
Fakte, mi fotis pli turisme ol la kongreson. Tamen, dum turismado, S-ro Nej ne aperis.

ddd
dThumbnaild
ddd
Alveno de Rafael al Rio, neformala prelego de Lucas, la plej bona arta vespero, kun Daniel Haddad, Bonaeranoj kaj Tone kaj fine la fermo de la kongreso.

ddd
dThumbnaild
ddd
Prezentado de novega ĉapitro de Simpsonoj dublitaj en esperanto kaj la pitangŭo kiu manĝas pitangon.

ddd
dThumbnaild
ddd
La tago en kiu okazus mia prezentado, sed S-ro Nej fuŝis ĉion. Vivu la aparatoj!

ddd
dThumbnaild
ddd
La tago de la prelego de Harlen kaj Tati pri vegetarismo

ddd
dThumbnaild
ddd
La unua tago de la BKE 2007, la malferma ceremonio.

VideoRenkontiĝo de samnomulojJun 29, '07 10:37 PM
for everyone
Lucas ataŝeo kaj Lucas sendokumenta rerenkontiĝas surstrate.


P6290354.AVI (404 KB)

VideoLa timiga rerenkontiĝo kun Lucas, la ataŝeoJun 29, '07 10:30 PM
for everyone
La plano estis filmi la rerenkontiĝon, sed Lucas min surprizigis kaj timigis min kaŝe.


P6290346.AVI (1.5 MB)

Photo AlbumReveno de Lucas ataŝeo (29/06/2007) (4 photos)Jun 29, '07 10:26 PM
for everyone
ddd
dThumbnaild
ddd
Lucas, la ataŝeo revenas al Campinas post 6 monatoj da esperantumado en Eŭropo.

Photo AlbumKultura Kunsido - 04/Majo/2007 (11 photos)May 8, '07 10:52 AM
for everyone
ddd
dThumbnaild
ddd
Fotoj de la Kultura Kunsido de la 4-a de majo de 2007 en Unicamp.

LinkAktuale pri Unicamp-EsperantoMay 2, '07 8:01 PM
for everyone
Link: http://unicamp-esperanto.blogspot.com

Página do grupo de esperanto da Unicamp.

Paĝo de la esperanto-grupo de Unicamp.

MusicESPN - Radio Muda - 22/09/2006Apr 10, '07 10:46 AM
for everyone
Programa ESPN na Rádio Muda (rádio livre da Unicamp) em setembro de 2006, onde os membros do grupo de esperanto da Unicamp foram entrevistados.

Além da Tatiana e do Fabrízio, apresentadores do programa, estiveram presentes o Daniel, diretor técnico do programa, Jimes, Gustavo Rossini, Cipriano, Gustavo Chaves e eu.

Naquela semana a sigla ESPN significou "Esperanto Semas Pacon Nun".

Alguns meses depois, eu mesmo virei o palpitoso oficial do programa. hehe...

Tati costuma tirar fotos dos programas e colocar em seu blog:
http://tatippp.multiply.com/photos/album/7

---

Programo ESPN en Radio Muda (libera radio de Unicamp) en septembro de 2006, kiam la membroj de la esperanto-grupo de Unicamp estis intervjuataj.

Krom Tatiana kaj Fabrízio, la prezentistoj de la programo, ĉeestis Daniel, la teknika reĝisoro de la programo, Jimes, Gustavo Rossini, Cipriano, Gustavo Chaves kaj mi.

En tiu semajno la literoj ESPN signifis "Esperanto Semas Pacon Nun".

Kelkaj monatoj poste, mi mem iĝis la oficiala "opiniisto" de la programo. Hehe...

Tati kutimas foti la programojn kaj meti en sian blogon:
http://tatippp.multiply.com/photos/album/7
ESPN 27 de Setembro de 2006 Radio Muda Tatiana e Fabrizio 

Pages:12
© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help

Template design - Copyright © 2005 Bernd Willenberg