Ricardo's posts with tag: juga

What are tags? You can give your posts a "tag", which is like a keyword. Tags help you find content which has something in common. You can assign as many tags as you wish to each post.
View posts by people in your network with tag juga
ReviewReviewReviewReviewReviewĈu ŝi mortu tra-fike?Jan 24, '08 8:55 PM
for everyone
Category:Books
Genre: Romance
Author:Johán Balano (Claude Piron)
Ĉi-semajne, la esperantistoj de la tuta mondo perdis tre gravan majstron kaj verkiston: Claude Piron. Mortinta antaŭ du tagoj en la 22-a de januaro de 2008, Piron verkis en jardekoj 1970 kaj 1980 serion de romanoj kun pitoreskaj aspektoj: la ĉu-serion!

La ĉu-romanoj okazas en fantazia regiono de Eŭropo nomata Sanktavalo kun propra esperanto-dialekto. Por esti pli realisma, Piron publikigis siajn romanojn sub la nomo Johán Valano, speco de denaska sanktavala rakontanto kies nomo eĉ obeas la lokan dialekton.

Kiel en la aliaj romanoj, ludas rolon en ĉi tiu historio la geedzoj Jano kaj Ĝoja Karal, policisto kaj psikologino, laŭorde.

La kovrilo ne permesos, ke mi kaŝu la veran specon de ĉi tiu romano: ĝi estas erotika policromano ja. La historio temas pri juna futbalisto Ĝim Juga, kiu havas grandan problemon en sia vivo. Li kredas, ke neniam sukcesos amori kun virino sen vundi ŝin pro siaj fizikaj karakteroj: peniso 48-centimetroj-longa kaj 6-centimetroj-dika. Tia vivproblemo instigas lin serĉi Ĝojan por sin trakti psikologie.

Paralele al la amorila dramo de Ĝim, okazadas en Sanktavalo serio de murdoj de virinoj pro seksaj kialoj kiun Jano devas solvi. Ĉu Ĝim rilatas? Mistero: legu la libron kaj sciu.

Tre agrabla legaĵo kun tre elegante detalitaj seksoscenoj far la genio Claude Piron, kiu ja kaŭzos saŭdadon en siaj legantoj.

Legenda libro (evidente, se vi ne ŝokiĝas pro seksaj temoj)!

Kurizaĵo: Johán Valano iĝis Johán Balano ĉi-romane pro tio, ke Balano ankaŭ signifas glano.


© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help

Template design - Copyright © 2005 Bernd Willenberg