Ĉi tio temas pri poemo kiun mi faris revene de Rio Claro en la 13-a de februaro de 2007, kie mi iris partopreni en intervjuo por staĝo. Mi vidis hundon transpasantan straton kaj volis surpaperigi tion. Jene:
Transŝosea hundo
Tagmezas en Rio Klaro,
Intensa sunego brulas kaj fadenon kaj ŝnuron.
Vundo doloras ĉe l' molaro
Kaj hundo transpasas straton en sekuro.
Dum busvojaĝo en freŝaer',
Vagadas la penso pri nunaj celoj de l' viv':
Belulino en kampinasa atmosfer'
Kaj daŭra esploro por laboraktiv'.
Senrespondaj demandoj angorigas.
Ĉu la celoj rezultos sukcesaj? Espereble!
Sukcese aŭ fiaske, dum sorto ne klarigas,
Restas agonio de l' dubo. Nekredeble!
Hezitema kaj duboplena moŝto,
Memoru pri tiu transŝosea hundo.
Ĝi ne zorgas pri sorto, sed nur faras toston
Al ĉiutaga manĝaĵo kaj al tiuj kiuj ne al ĝi kaŭzas vundon.
Kio estontas, estos.