Ricardo's posts with tag: rafunja

What are tags? You can give your posts a "tag", which is like a keyword. Tags help you find content which has something in common. You can assign as many tags as you wish to each post.
View posts by people in your network with tag rafunja
ReviewReviewReviewReviewReviewĈu li venis trakosme?Nov 25, '07 1:09 AM
for everyone
Category:Books
Genre: Romance
Author:Johán Valano (Claude Piron)
"Ĉu li venis trakosme?" estas parto de serio de polic-romanoj verkita de Claude Piron en jardeko 1970 kaj 1980.

Piron kreis imagan regonon (Sanktavalo) ie en Eŭropo kaj atribuis al la personoj certajn lokajn karakterojn tre kompetente.

La loĝantoj de Sanktavalo parolas interesan esperantan dialekton kun du rimarkeblaj karakteron: la ekzisto de kelkaj ekskluzivaj lokaj vortoj kaj forigo de lasta vokalo kelkfoje en substantivo kaj uzo de akuta supersigno super la nova lasta vokalo (mistero -> mistér). Iom aŭdaca ŝanĝo en la e-fundamento, sed interesa por la realismo de la historio.

Post tiuj informoj, eblas scii, ke Johán Valano estas loĝanto de tiu regiono.

En ĉi tiu romano, Rikardo Ospaci, fama ĵurnalisto de urbo Valĉefa, sin ĵetas en politikan karieron per partio iom kurioza, kiu bredas en la publiko la ideon pri baldaŭa kontakto de la homaro kun la eksterteranoj.

La tragika morto de Rik Ospaci kaŭzas en la polico, la spionaj kaj konstraŭspionaj agentejoj grandan scivolon pri la motivo de ties morto. Jano Karal, policdetektivo en Valĉefa, prenas al si la taskon solvi la kriman misteron kaj ricevas helpon de sia edzino Ĝoja, la psikologistino, kaj sia nevo Stefano, la studento.

Paralele, la leganto povas akompani aliajn personajn konfliktojn inter la roluloj.

Tre bona romano originale verkita en esperanto kiu allogas la leganton de la unua ĝis la lasta paĝo.


© 2008 Multiply, Inc.    About · Blog · Terms · Privacy · Corp Info · Contact Us · Help

Template design - Copyright © 2005 Bernd Willenberg